Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Lasu al via komputilo havi duan vivon

Windows bezonas komputilojn pli kaj pli povajn laŭ la kreskado de la versia numero (95, 98, 2000, Me, XP, ktp.). Do, se vi plu volas uzadi Windows, vi bezonas senĉese aĉeti novan aparataron. Sed mi ne povas vidi iun bonan kaŭzon por tiel rapida disvolvo. Kompreneble, multaj homoj bezonas multe da komputila povo, kaj la nova aparataro kaj la teknologioj vere helpas ilin. Sed por plimultaj uzantoj, kiuj retumas, legas kaj skribas retpoŝtojn, skribas tekstajn dosierojn kaj lumbildojn, kiu estas la celo aĉeti novan komputilon ĉiu dua, tria aŭ kvara jaro, krom lasi ke la komputilvendistoj enspezu pli da mono? Kiu estas ĝuste la vera kaŭzo por tio ke via komputilo ne povas fari pli da tio kion ĝi povis bone fari antaŭ 5 jaroj?

Linux funkcias tre bone en malnova aparataro, en kiu Windows 7 eble eĉ refuzus esti instalata, aŭ atendigus vin dum 20 sekundoj post ĉiu klako. Kompreneble, Linux ne igos vian 12-jaran komputilon en rapidegan aŭton, sed ĝi funkcios tre bone kaj permesos al vi fari kutimajn taskojn (retumi, skribi dosierojn, ktp.) simple bone. La komputilo kiu sendas al vi ĉi tiun retpaĝon ne estas nova kaj uzas Linux: se vi povas legi ĉi tion, ĝi funkcias (kaj se la retpaĝo ŝarĝas malrapide, riproĉu nur mian konekton).