Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Kiam la operaciumo estas instalita, kial viankoraŭ bezonas instali pli?

Instali Windows nur estas la komenco. Imagu ke vi ĵus instalis vian novan kopion de Windows 7 kaj vi vin preparas por montri vian komputilan lertecon. Amiko sendas al vi retpoŝton kun PDF-a dosiero: diable, vi ne havas programon por legi ĝin. Vi bezonas retumi, serĉi retpaĝon kiu permesos al vi elŝuti Adobe Reader (aŭ alian PDF-legilon), elŝuti ĝin, instali ĝin, eble eĉ restartigi. Buf, ĉio en ordo, nun vi estas preparita. Kune kun la retpoŝto de via amiko vi trovas tekstan dosieron, file.doc. Via Windows ankaŭ ne povas legi ĝin: diable! Aŭ vi aĉetos kopion de Microsoft Office, aŭ vi nur elŝutas OpenOffice, sed ankoraŭ vi bezonas trovi ĝin, elŝuti ĝin (ni esperas ke vi havas larĝkapacitan konekton), instali ĝin, ktp. Via amiko ankaŭ sendis al vi bildon, sed ĝi havas malbonan kontraston, malbonan lumintenson, kaj ĝi bezonas bonan stucon. Do vi povas aĉeti nun Photoshop (kiom pli da centoj da moneroj estas tio?), aŭ elŝuti la GIMP (ĉi tio estas la nomo de libera programo kiu povas fari preskaŭ ĉion kiel Photoshop): serĉi, elŝuti, instali, ktp. Sufiĉe: ideo venas en vian kapon, Windows estas malproksime de la kompleteco, kaj instali ĝin nur estas la komenco de la problemo.

Kiam vi akiras Linux (ĉu Ubuntu, ĉu Mandriva, ĉu Fedora, ktp., ĉi tioj estas malsamaj "gustoj" de Linux), vi ankaŭ akiras, sen instali pli :

Vi povas eklabori tuj.