Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Sen post-pordoj en via programaro.

La malsameco inter programaro de "fermita kodo" (proprieta) kaj "malfermita kodo" estas (kiel vi divenis?) tio ke la "kodo" estas malfermita. Mmm, bone, kial mi zorgas? Nu, la "kodo", aŭ "fontkodo", estas kiel la sekreta recepto de ĉiu programo, kiel la recepto de kuko. Kiam vi aĉetas kukon, ne ekzistas maniero per kiu vi povas rimarki la ĝustan recepton (kvankam vi povas diveni ion, "estas iom da kokosnukso ĉi tie"). Se kukvendejo donus la recepton de sia plej sukcesa fromaĝo-kuko, ĝi baldaŭ bankrotus pro tio ke la homoj bakus ĝin hejme, kaj ĉesus aĉeti ĝin. Same, Microsoft ne donas la recepton, aŭ "fontkodon", de sia programaro, kiel Windows, kaj prave, ĉar tio estas per kio ili ricevas la monon.

La problemo estas tiu ke ili povas meti ĉion ajn kion ili volas en la recepto, sen nia konscio. Se ili volas aldoni iom da kodo diranta "ĉiu dek dua tago ĉiumonate, se la komputilo estas konektita, krei liston de ĉiuj dosieroj kiuj estis elŝutataj en ĉi tiun komputilon de la lasta monato, kaj resendu ĝin al Microsoft per la reto". Microsoft eble ne faros tion, sed kiel vi povas scii tion, se ĉio estas fermita, nevidebla, sekreta?

Antaŭ nelonge (oktobro 2008) multaj ĉinaj uzantoj de Windows (multegaj el ili aĉetis neleĝajn kopiojn de Windows) vidis ion strangan kio okazis en siaj komputiloj: ĉiu horo, la ekrano iĝis nigra dum malmultaj sekundoj. Nenio kio malpermesas al vi labori, sed ĝi facile povas kolerigi vin. Microsoft aldonis iom da kodo (ingrediento de la recepto) diranta "se ĉi tio estas neleĝa kopio de Windows, nigrigu la ekranon dum malmultaj sekundoj, ĉiuhore". Nun la punkto ne estas tiu ke la programo estis ŝtelkopiata: la ŝtelkopiado de la programaro estas malbona. La punkto estas tiu ke ĉi tiuj uzantoj akiris aŭtomatan aktualigon por Windows (la aktualigoj kutime riparas erarojn kaj aldonas novajn aĵojn) sen la konscio pri tio ke ĉi tio difektas la operaciumon. Neniu sciis.

Ŝanĝi la fontkodon de la libera programaro estas pli malfermita procezo. Ĝustadifine, ĉiuj receptoj estas publikaj. Ne gravas al vi ĉar vi ja ne kapablos kompreni la kodon, sed la homoj kiuj komprenas ĝin, povas legi ĝin kaj paroli al ĝi. Ili ofte faras tion. Iom post iom, iu volas ŝanĝi la fontkodon kaj la aliaj modifantoj rajtas vidi la ŝanĝon ("ve, kial vi aldonis ĉi tiun kodon por spioni kion entajpas la uzanto, ĉu vi freneziĝis?"). Kaj eĉ se la tuta skipo de subtenantoj de iu peco freneziĝus kaj ekaldonus aĵon en la tutan kodon por mortigi hundidojn, iu ekster la skipo povas preni la kodon, forviŝi la malbonajn bitojn, krei tutan novan version el ĝi, kaj permesi scii al la mondo la malsamecon. Ĝi estas malfermita.

Tio estas la kialo per kiu vi povas esti certa ke la libera programaro ne faras malbonajn aferojn ĉe via dorso: la komunumo tenas okulon proksime de la tutaj receptoj.