Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Ne pagu 100 dolarojn por via operaciumo

(Kaj ne kopiu ĝin neleĝe)

Vi eble diras al vi mem: "Ho, mi ne pagis por Windows". Ĉu vi estas tute certa? Se via komputilo venis kun Windows, vi pagis por ĝi, eĉ se la vendejo ne diris ion al vi pri tio. La prezo de licenco de Windows estas, averaĝe, kvarono da la prezo de ĉiu nova komputilo. Do, krom se vi akiris Windows neleĝe, vi eble pagis por ĝi. El kie vi pensas ke Microsoft enspezas la monon?

Aliflanke, vi povas akiri Linux tute senkoste. Jes, ĉiuj tiuj uloj ĉirkaŭ la mondo laboris multege por krei netan, sekuran, efikan, belan operaciumon, kaj ili donas ĝin al ĉiuj por ke ili uzadu ĝin (se vi demandas al vi mem kial ĉi tiuj uloj faras tiajn aferojn, sendu al mi retpoŝton kaj mi provos klarigi tion al vi kiel eble plej bone). Kompreneble, kelkaj firmaoj faras bonan negocon vendante apogon, dokumentaron, helplineon, ktp., por sia propra versio de Linux, kaj ĉi tio estas vere bona afero. Sed dum la plej multa tempo vi ne devos pagi ion.