Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Forgesu la pelilojn

Novaj pecoj de aparataro, eĉ la plej simplaj, kutime venas kun KD. En la KD estas tre malgranda peco de programaro nomata "pelilo". Se vi legas la manlibron, vi scios ke la aparataro ne funkcios en komputilo kun Windows ĝis kiam vi instalas la pelilon. Se vi estas kiel la plejmultaj uloj kaj vi ne legas la manlibron, imagu vin kiam vi eble vidas kiel via novega ilo ne funkcias per si mem.

Metu la KD-n, klaku sur la instalan asistilon, atendu, demetu la KD-n, restartigu la komputilon.

Se vi aĉetis la aparataron antaŭ iom da tempo kaj vi volas reuzi ĝin en alia komputilo, eble vi volas forgesi la KD-n kaj akiri la lastan version de la pelilo en la retpaĝo de la fabrikanto, kio povas daŭri iom da tempo, ĉu ne? Oni scias la malneton kaj malordon de la retpaĝoj de la fabrikantoj.

Nu, ĝi nur estas pecon de aparataro. Nun imagu ke vi volas instali Windows en tute nova komputilo. Por ĉiu peco de aparataro vi devas trovi la lastan pelilon (aŭ uzi la KD-n), instali ĝin, kaj restartigi ĉiufoje. Vidkarto, sonkarto, klavaro, muso, ĉeftabulo, ktp. (pli bone instali unue la pelilon de la vidkarto se vi ne volas ke via novega ekrano montru tre malaltan distingivon). Kaj ĉi ĉio post la tre longa instalo de Windows mem.

Linux ne bezonas separatajn pelilojn. Ĉiuj peliloj jam estas inkluditaj en la kerno, la koro de la operaciumo, kaj tio venas kun ĉiu sola instalo de Linux. Ĉi tio signifas: