Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Libereco!

Linux kaj la "malfermita" programaro estas "liberaj". Ĉi tio signifas ke sia permesilo estas "libera permesilo", kaj la plej komuna estas la GPL (Ĝenerala Publika Permesilo). Ĉi tiu permesilo starigas ke iu ajn rajtas kopii la programaron, vidi la fontkodon (la "recepton"), modifi ĝin, kaj redisdoni ĝin kondiĉe ke ĝi tenas la permesilon GPL.

Do vi eble demandas vin: ĉu la libereco koncernas min? Imagu ke Microsoft malaperas morgaŭ (nu, eble tio ne okazos, sed kion pri ene de 5 jaroj, aŭ en 10?). Aŭ imagu ke ĝi subite trioblas la prezon de la permesilo de Windows aŭ Office. Se vi estas ligita al Windows, vi ne povas fari ion. Vi (aŭ via negoco) fidas ĉi tiun firmaon, ĝian programaron, kaj vi eble ne povas laborigi la aferojn sen ĝin (kiom bona estas komputilo sen operaciumo?). Ĉu tio ne estas grava problemo? Vi dependas de unu sola firmao kaj vi tute fidas ion nuntempe gravan kiel la fakton ke viaj komputiloj laboras tiel kiel ili devus. Se Microsoft decidas plialtigi la prezon al 1000 dolaroj por la venonta versio de Windows, estas nenio kion vi povas fari (krom ŝanĝi al Linux, kompreneble). Se Windows havas eraron kiu ege ĝenas vin kaj Microsoft ne riparas ĝin, estas nenio kion vi povas fari (kaj sciigi la erarojn al Microsoft ne estas facile, vidu la sekcion "Sciigi erarojn").

Per la malfermita programaro, se difina projekto aŭ helpa firmao mortas, la tuta kodo restas malfermita por la komunumo kaj la homoj plu povas plibonigi ĝin. Se ĉi tiu projekto estas speciale utila al vi, vi mem eĉ povas fari tion. Se iu difina eraro ĝenas vin, vi povas sciigi tion, paroli kun la programistoj, sed eĉ pli bone, vi mem povas ripari ĝin (aŭ dungi iun por la laboro), kaj resendi la ŝanĝojn al la programistoj por ke ĉiuj ankaŭ havu la plibonigojn. Vi estas libera fari (preskaŭ) ĉion kion vi volas kun kaj per la programaro.