Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Aktualigu vian tutan programaron per unu klako.

Windows havas tre konvenan ilon nomatan "Windows update", kiu permesas al vi aktualigi vian operaciumon per la lastaj disponeblaj aktualigoj.

Sed kio okazas kun la programaro ekster Microsoft? Aplikaĵoj Adobe? Kompaktigilo ZIP? Registrilo? Foliumiloj kaj retpoŝtiloj ekster Microsoft, ktp.? Vi bezonas aktualigi ilin ĉiujn, po unu ĉiufoje. Kaj tio elspezas tempon, pro tio ke ĉiuj havas sian propran (mem)aktualigilon.

Linux havas centran lokon nomatan "Pakaĵa administrilo", kiu okupiĝas pri ĉio instalita en via operaciumo, sed ankaŭ pri ĉiu peco de programo kiun havas via komputilo. Do, se vi volas teni ĉion aktualigitan, la nura afero kiun vi bezonas fari estas premi la butonon "Instali aktualigojn" kiel ĉi-sube: