Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Plezuriĝu per senfina kaj senkosta helpo

Unu el la grandaj valoroj de la malfermit-koda komunumo (kaj speciale de Linux) estas tiu ke ĝi estas reala komunumo. Uzantoj kaj programistoj vere estas tie, en la retaj forumoj, en la dissendolistoj, en la IRC-aj kanaloj, helpante novajn uzantojn. Ili ĉiuj estas feliĉaj vidi ke pli kaj pli da homoj ŝanĝas al Linux kaj ili estas feliĉaj helpi ilin helpi sin en la nova operaciumo.

Do, se ekzistas io kion vi ne komprenas, programo kiu ne kondutas tiel kiel vi esperas, aŭ trajto kiun vi ne trovas, ne hezitu peti helpon. Se ekzistas iu proksime de vi (ĉu familiano? ĉu konatulo?) kiu uzas Linux, li aŭ ŝi eble estos feliĉa helpi vin. Alikaze, nur retumu kaj vi trovos laŭlitere milojn da lokoj kie afablaj homoj respondos vin kaj helpos vin pri via problemo dum la plej granda parto de la tempo: la gikoj fakte estas tre afablaj, se vi demandas ĝentile. Nur entajpu "helpo linux" (aŭ anstataŭu "linux" per la distribuo kiun vi elektas -- vidu la sekcion pri instalo) en Google kaj vi sendube trovos ĉion kion vi bezonas.