Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Kial via Windows iĝas pli malrapida ĉiutage?

Windows havas grandan nombron da dezajnaj eraroj, kio igas ĝin esti pli malrapida kaj ĝi ne daŭras multe da tempo. Eble vi aŭdis kelkfoje iun diri "mia komputilo iĝas malvigla, mi tuj reinstalos". Reinstali Windows solvas la problemon... ĝis la venonta fojo.

Vi povas pensi ke la komputiloj laboras tiamaniere: ili estas nova teknologio, kaj ili ankoraŭ ne estas tre stabilaj. Nu, provu Linux kaj vi surpriziĝos. Post 5 jaroj via operaciumo estos tiel rapida kaj efika kiel en la tago kiam vi instalis ĝin, sen mencii ke vi ne havos virusojn, reklamprogramaron, trojajn ĉevalojn, vermojn, ktp. kiuj devigus vin reinstali.

Mi povis konvinki multajn homojn por ke ili ŝanĝu al Linux, kune kun Windows en siaj durdiskoj ĉar ili bezonis iun programon kiun Linux ne havas (ekz. Autocad), do ili uzis ambaŭ operaciumojn. Ekde la tago kiam ili ŝanĝis, la plejmultoj reinstalis Windows proksimume po unu fojo ĉiun unu aŭ du jarojn, sed Linux ne elrevigis ilin, kaj ĝi ankoraŭ funkcias bonege ĝis nun.

Linux lasas al vi pli da tempo por labori sen reinstali ĉion denove.