Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Helpu aliajn landojn, kaj vian propran

(Dankon al Gabriel E. Patiño -- gepatino {ĉe}gmail {punkto} com -- pro la ideo kaj unua versio de la teksto)

Microsoft estas usona firmao, kaj ĝia sukceso estas bonega por la usona ekonomio.

Sed se vi ne loĝas en Usono, kiam vi aĉetas proprietan programaron (ekz. Windows), ĉirkaŭ la duono de la mono iras rekte al la firmao (ekz. Microsoft): tiu mono lasas vian landon, dum la alia duono restas (procentoj pro la vendo, ktp.: nenia teknika profito). Via lando produktas nenion, kaj ĝi eĉ ne havas la kvalifikitajn ulojn por vendi la komputilojn. Tio kondukas al profesiuloj pri informa teknologio (IT) sen sciado de alta nivelo kiuj nur instalas kaj preparas proprietan programaron sen la elekto modifi/lerni/adapti ĝin.

Per la libera programaro (ekz. Linux), la ekonomio (kaj la sciado de la profesiuloj pri IT) de via lando povus plialtiĝi, ĉar povus esti multaj malgrandaj/mezaj entreprenoj adaptante solvojn, donante helpon, konsultante, ktp.

La homoj kiuj scias kiel fari la aferojn kaj reteni la monon en via lando profitus de tio, pli ol tiuj homoj kiuj nur vendas komputilojn, sendante vian monon eksterlande, lasante la profesiulojn pri IT sen vera sciado pri kiel laboras la aferoj.