Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Ĉu vi estas laca restartigi la komputilon daŭre?

Ĉu vi aktualigis unu aŭ du malgrandajn aĵojn en via Windows per "Windows update"? Bonvolu restartigi. Ĉu vi nur instalis novan programon? Bonvolu restartigi. Ĉu via operaciumo ŝajnas nestabila? Provu restartigi, ĉio eble funkcios pli bone post tio.

Windows ĉiam rekomendas al vi restartigi la komputilon, kaj tio povas esti teda (eble okazis iam ke vi havis longan elŝuton kaj vi ne volis halti ĝin ĉar vi aktualigis kelkajn aĵojn en via operaciumo). Sed eĉ se vi klakas sur "Restartigi pli poste", Windows ankoraŭ daŭras la tedon al vi ĉiu deka minuto por sciigi al vi ke vere necesas restartigi la komputilon. Kaj se vi estas for de via komputilo kaj vi ne vidis la demandon, ĝi feliĉe restartas aŭtomate. Ĝis al la longa elŝuto.

Linux esence ne bezonas restartigi. Ĉu se vi instalas novan programon (eĉ grandegajn) aŭ faras rutinajn aktualigojn por via operaciumo, ĝi ne demandos al vi por restartigi la komputilon. Tio nur estas necesa kiam parto de la koro de la operaciumo aktualiĝis, kaj tio nur okazas po unu fojo post multaj semajnoj.

Ĉu vi konas la retajn servilojn? Ili estas grandaj komputiloj kiuj respondas al vi kiam vi petas retpaĝon, kaj ili sendas la informon al via foliumilo. La plejmulto el ili uzas Linux, kaj pro tio ke ili bezonas ĉiam esti disponeblaj (vizitanto povas alveni iam ajn), oni ne restartigas ilin tre ofte (la servoj ne estas disponeblaj dum la operaciumo restartas). Fakte, multajn el ili oni ne restartigis dum multaj jaroj. Linux estas stabila, ĝi funkcias bonege sen restartigi daŭre.

Vi eble ne lasos vian komputilon funkciantan dum kelkaj semajnoj sed la fakto estas: la operaciumo ne tedos vin per tio ke ĝi devas restarti daŭre.