Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Sciigu erarojn

Se vi trovas eraron en Windows, vi povas esence atendi kaj preĝi ke Microsoft riparu ĝin rapide (kaj se ĝi riskas la sekurecon de via operaciumo, vi devas preĝi duoble). Vi povas pensi ke sciigi tiun eraron al Microsoft (por ke ili riparu ĝin pli rapide) devas esti facila. Nu, pripensu la aferon denove. Jen interesa artikolo pri ĉi tio. Kio se Microsoft eĉ ne rimarkas pri la eraroj? Nu, do, ni esperu ke en la venonta versio de Windows ne estu la eraro (sed vi bezonas pagi aliajn centojn da dolaroj).

Preskaŭ la tuta libera programaro (inkludante la distribuojn Linux) havas ilon pri erar-spurado. Vi povas ne nur plenumi raportojn pri eraroj (kaj ni instigas vin fari tion!) klarigante la problemon, sed ankaŭ vidi kio okazas poste: ĉio estas malfermita kaj videbla por ĉiuj. Programistoj respondos al vi, ili ankaŭ povas peti iom pli da informo por helpi ilin solvi la eraron. Vi scios kiam oni riparis la eraron kaj kiel akiri la novan version (ĉiam senkoste, kompreneble). Jen homoj kiuj zorgas pri la problemoj, sciigante pri ili, kaj ĉio senkoste! Se la problemo estas solvita por via operaciumo, ĝi estos tia por ĉiuj: labori kune por fari pli bonan programaron estas en la intereso de ĉiuj. Tiel estas la maniero kiel laboras la malfermita kodo.