Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Ĉu necesas nova programo? Ne zorgu serĉi rete, Linux faras tion por vi.

Se vi volas vidi novan programon en Windows, vi bezonos:

  1. Serĉi tra la reto por trovi kiu programo utilas por vi.
  2. Trovi retpaĝon kiu permesas al vi elŝuti ĝin.
  3. Eble pagi por ĝi.
  4. Nun elŝuti la programon.
  5. Instali ĝin.
  6. Kelkfoje restartigi la komputilon.

Buf, tio estas multa laboro por nur provi ion novan!

Per Linux, ĉio estas pli simpla. Linux havas ion nomatan "Pakaĵa administrilo": ĉiu programo estas storita en sia propra "pakaĵo". Se vi bezonas iun novan programon, nur malfermu la pakaĵan administrilon, entajpu kelkajn vortojn, elektu kiun programon vi volas instali kaj premu "Apliki" aŭ "OK". Aŭ vi ankaŭ povas esplori ene de la kategorioj de programaro ekzistanta (ekzistas multaj programoj por elekti!)

Do, unue: ne pli da retumo. Due: ne pli da elŝutoj kaj instaloj por vi mem. Trie: ja pli da tempo por provi la programaron.