Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Linux protektas vian komputilon

Virusoj, trojaj ĉevaloj, reklamprogramoj, spionaj programoj... Windows lasas ĉi ĉion facile eniri vian komputilon. La averaĝo de tempo, antaŭ ol via komputilo kun Windows (konektita al la reto kaj kun la instalo de "Service Pack 2") estas infektita, estas de40 minutoj.

Do vi povas 1) aŭ instali fajroŝirmilon, 2) aŭ instali kontraŭvirusilon, 3) aŭ instali kontraŭreklamprogramilon, 4) aŭ liberigi vin de Internet Explorer kaj Outlook (anstataŭante ilin per Firefox kaj Thunderbird), 5) aŭ preĝu por ke la deliktuloj ne estu sufiĉe saĝaj por transpasi ĉi tiujn protektojn kaj por ke, se oni trovas sekureco-cimon, Microsoft uzu malpli da unu monato por havigi disponeblan aktualigon (kaj tio ne okazas tre ofte). Aŭ vi povas instali Linux kaj dormi kiel marmoto ekde nun.

Kiel ni diris en la sekcio pri "virusoj", libera programaro (ekz. Linux) signifas pli da okuloj por kontroli la kodon. Ĉiu programisto en la planedo povas elŝuti la kodon, ĵeti rigardon al ĝi kaj vidi ĉu ekzistas sekureco-cimoj. Aliflanke, la solaj homoj kiuj rajtas vidi la kodon (la "recepton") de Windows estas la homoj kiuj laboras por Microsoft. Ĉi tio signifas centojn da miloj da homoj (eble milionoj) kontraŭ kelkaj miloj. Kaj tio faras grandan malsamecon.

Sed fakte, ĉi tio ne estas afero pri kiomajn erarojn havas operaciumo, se kompari kun la aliaj. Se ekzistas multaj eraroj sed oni (eĉ la piratoj) ankoraŭ ne eltrovis ilin, aŭ ekzistas tre malmultaj (kiuj ne riskas gravan parton de la operaciumo), la piratoj ne estos kapablaj fari grandan damaĝon. Tio vere estas afero pri Kiom rapide sekureco-cimo povas esti solvata post la eltrovo. Se sekureco-cimo estas eltrovata en libera programo, iu ajn en la komunumo de la libera programaro povas ĵeti rigardon al ĝi kaj solvi ĝin. La solvo (kaj la aktualigo) kutime aperas post malmultaj tagoj, kelkfoje post malmultaj horoj. Microsoft ne posedas la labor-forton, kaj ĝi kutime havigas sekureco-aktualigojn post la venonta monato de la eltrovo de la eraro (kaj kelkfoje publikigita): tio estas pli sufiĉe por ke la piratoj faru ĉion kion ili volas kun kaj per via komputilo.