Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Ĉu via operaciumo estas nestabila?

Ĉu vi iam perdis vian grand-valoran laboron ĉar Windows rompiĝis? Ĉu vi ĉiam elŝaltas la komputilon ĝustmaniere, aŭ ĉu vi kelkfoje elŝaltas ĝin nur ĉar Windows freneziĝis kaj ĝi ne lasas al vi fari ion pli? Ĉu iam aperis la "blua ekrano de la morto" aŭ erarmesaĝoj dirante al vi ke la komputilo bezonas esti elŝaltata pro obskuraj kialoj?

La lastaj versioj de Windows, speciale la "Profesiaj", iĝas pli stabilaj ol antaŭe. Sed ĉi tia problemo ankoraŭ aperas tre ofte.

Kompreneble, neniu operaciumo estas perfekta, kaj la homoj kiuj diras al vi ke sia neniam kolapsos mensogas. Tamen, kelkaj operaciumoj povas esti tiel stabilaj ke la plejmultaj uzantoj neniam vidos kolapsi sian operaciumon, eĉ dum kelkaj jaroj. Ĉi tio estas vera por Linux. Jen bona maniero vidi ĉi tion. Kiam operaciumo kolapsas, ĝi bezonas esti elŝaltata aŭ restartigata. Do, se via komputilo povas esti ŝaltita kaj funkcias dum longa tempo, ne gravas kiom vi uzas ĝin, do vi povas diri ke la operaciumo estas stabila. Linux povas funkcii dumjaroj sen la neceso esti restartigata (la plejmultaj serviloj uzas Linux kaj ili kutime ne restartas, kvankam per gravaj aktualigoj, ili ja ankaŭ estos restartigataj (la ĝusta maniero)). Se vi instalas Linux kaj vi poste uzas vian operaciumon tiom kiom vi volas, lasante vian komputilon ŝaltitan dum la tuta tempo, vi plu povos esti tiel dum jaroj sen havi ian problemon.

Vi ne lasos vian komputilon tiom da tempo, dum la plejmulta tempo, sed ĉi tio montras kiom stabila estas Linux.