Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Ĉu tro da fenestroj? Uzu laborspacojn.

Mi neniam estis uzanto de Windows kaj ekzistas io kion mi ne povas kompreni: tuj kiam oni malfermas la dokumentoredaktilon, foliumilon, retpoŝtilon, tujmesaĝilon kaj kelkajn fenestrojn por esplori oniajn dosierojn, kiel faras la uzantoj de Windows por ne perdiĝi en ĉi tiu malordo?

Laborspacoj estas ilo kiun mi neniam ŝanĝos per io. Vi eble nur havas unu ekranon, ĉu ne? Provu Linux kaj vi havos kvar. Nu, vi ne povos vidi la kvar ekranojn samtempe, sed ĉi tio ne gravas ĉar viaj okuloj ne povas vidi al du direktoj samtempe, ĉu? Imagu ke en la unuan ekranon ni metas la dokumentoredaktilon, en la duan vian tujmesaĝilon kaj en la trian vian foliumilon. Do kiam vi uzas la dokumentoredaktilon kaj vi volas vidi ion en interreto, vi ne bezonos serĉi la foliumilon inter ĉiuj fenestroj. Nur ŝanĝu al la tria ekrano kaj jen.

Ĵetu rigardon al la jena ekrano, kaj atentu speciale al la suba parto dekstre de la ekrano:

Tio estas la "ŝanĝilo de laborspacoj". Vi povas vidi ke ĝi havas kvar (virtualajn) ekranojn, sed vi povas havi pli (mi uzas 12 el ili, sed kelkaj uloj havas pli). Tiu de la maldekstra estas markita: ĝi estas kiun mi uzas. Por ŝanĝi al alia, nur klaku sur tiun kiun vi volas (en ĉiu el ili vi povas vidi malgrandan montron de la fenestroj kiujn ĝi havas: ĉi-kaze, la aliaj tri estas malplenaj) aŭ vi ankaŭ povas uzi klavkombinojn.