Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Kial kopii programaron neleĝe se vi povas akiri ĝin senkoste?

Do, vi estas tute libera, ĉu vi *cough* aĉetis permeson por la tuta programaro kiun vi iam uzis *cough*, kaj neniu povas ĝeni vin pri tio? Do, se jes, gratulon :)

Tamen, ni estu justaj, por la plejmultaj homoj havi neleĝan programaron estas tre komuna. Kopii Adobe Photoshop anstataŭ aĉeti ĝin eble ne lasas al vi havi koŝmarojn. Sed ĉu vi estas vere certa ke vi neniam havos problemojn pro tio? Ne tiom certa, huh... la kreintoj de programaro evoluas kaj trovas pli kaj pli manierojn spuri neleĝajn posedantojn, kaj pro tio ke pli kaj pli da homoj havas la emon havi larĝkapacitajn (ĉiamajn) konektojn, ili povas aldoni enretan funkcion en la programon kiujn ili kontrolos kaj revizii vian kopion kiam vi uzas ĝin.

Se vi uzas Linux kaj instalas liberan programaron, vi ne havos zorgojn pri tio iam! La plejmulta programaro estas senkosta. Vi povas trovi liberajn anstataŭojn por la plejmulta komerca programaro kiu estas tie. Ili povas malhavi kelkajn specialajn aĵojn, sed ili estos tre sufiĉaj por la plejmultaj homoj. Jen listo kun kelkaj komercaj programoj kaj siaj egalvaloraj liber-kodaj programoj:

Commercial Open source Exists on Windows?
Adobe Illustrator (~$500) Inkscape Yes
Adobe InDesign (~$700) Scribus Yes
Adobe Photoshop (~$600) The GIMP Yes
Adobe Premiere (~$800) Pitivi, Kino, Cinelerra No
Adobe Reader (free) Evince, Kpdf, GV Yes
Apple iTunes (free) AmaroK, Rhythmbox, Banshee Yes
Autodesk Autocad (~$4000) FreeCad Yes
Autodesk 3ds Max (~$3500) Blender Yes
Autodesk Maya (~$7000) Blender Yes
Bittorrent (free) Transmission Yes
Cubase (~$500) Ardour No
Kazaa (free) aMule, eMule Yes
Microsoft Excel (~$200) LibreOffice Spreadsheet Yes
Microsoft Internet Explorer (free) Firefox, Chrome, Konqueror Yes
Microsoft Office (~$400) LibreOffice Yes
Microsoft Windows Mail (free) Thunderbird, Evolution, KMail, Geary Yes
Microsoft Powerpoint (~$200) LibreOffice Presentation Yes
Microsoft Windows Media Player (free) Mplayer, VLC, Totem, Kaffeine, Xine Yes
Microsoft Word (~$200) LibreOffice Word Processor Yes
Microsoft Windows Messenger (free) Pidgin, Kopete, aMSN Yes
Nero (~$100) Brasero, K3b No
Pro Tools (~$600) Ardour No
Quark XPress (~$800) Scribus Yes
QuickTime Player (free) Mplayer, VLC, Totem, Kaffeine, Xine Yes
Winamp (free) AmaroK, Rhythmbox, Banshee No


Desegno de Michel Cambon