Business Week 
Image
Business Week Image

Kial Linux estas pli bona?


Elektu la ŝajnon de via labortablo.

Se vi estas uzanto de Windows, eble via labortablo ne estas tre malproksime de ĉi tio:

Preskaŭ ĉiuj uzantoj de Windows havas la saman labortablon. Vi povas ŝanĝi la ekranfonon, aŭ la kolorojn de la fenestroj (la defaŭlta estas blua), sed baze vi ankoraŭ finos kun la kutima interfaco de Windows.

Per Linux tiu elekto estas via. Vi jam ne devigos akcepti la nuran manieron administri multajn fenestrojn: vi povas elekti inter multaj programoj, kiuj estas nomataj "fenestraj agordiloj". Sed ne zorgu, vi ne bezonos scii ĉi tion, ĉar vi havos tre belan defaŭltan fenestran agordilon. La fakto estas ke vi povas ŝanĝi ĝin se vi volas.

Do, se vi ŝatas simplan, efikan kaj facile uzeblan labortablan ĉirkaŭaĵon, vi eble ŝatas ĉi tiun:

Se vi ŝatas pli modernan kaj brilan, eble vi volas ŝanĝi al ĉi tiu:

Vi ankaŭ povus provi ĉi tiun, simplan kaj rapidan:

Aŭ eĉ ĉi tiu, se vi ŝatas tute modifi vian labortablan ĉirkaŭaĵon:

Kiel vi povas vidi, per Linux vi decidas kiel vi volas ke estu la ŝajno de via labortablo. Kaj vi eĉ ne devas decidi definitive: vi povas ŝanĝi al iu ajn el ĉi tiuj diversaj klasoj de labortabloj kiam vi ensalutas.