Business Week 
Image
Business Week Image

Why Linux is Better


Instalu Linux

Bone, do ĉu vi decidis instali Linux. Vi ne pentos!

Se vi volas teni Windows en via komputilo (kion mi rekomendas okaze ke vi ŝanĝas la pensmanieron aŭ okaze ke vi faras aferojn kiujn vi nur povas fari per Windows), Windows kunhavigos la durdiskon kun Linux. Ĉiun fojon kiam vi enŝaltas la komputilon, ĝi lasos al vi elekti inter Windows kaj Linux.

Unue vi devus fari sekurkopiojn de via tuta informo. Ĉi tio estas ege grava. Oni neniam scias kio malbona povas okazi. Ne, vere, mi ne ŝercas. Faru sekurkopiojn, akiru malplenajn KD-jn aŭ DVD-jn, alian durdiskon, ion ajn, sed faru kopiojn de via laboro.

Vi poste malfragmentigos la durdiskon. Ĉi tiam via informo estas disŝutita en la tuta durdisko (Windows ne administras bone ĉi tion, Linux faras la aferon pli bone). Post la malfragmentiĝo (ĝi povas daŭri kelkaj horoj, tio dependas de la grando de via durdisko) via tuta informo estos lokata komence de la durdisko (pensu pri ĉi tio kiel longa video-bendo, kun komenco kaj fino). Se via informo jam estas tie, Linux ne havos problemon dividi (kompreneble, virtuale :) ) vian durdiskon duone, kaj instaliĝi en la duan parton.

Nu, vi nun pretas. Ĉio kion vi bezonas estas elekti la distribuon Linux kiun vi volas. Linux venas kun multaj malsamaj "gustoj", faritaj de malsamaj organizoj aŭ firmaoj, kun malsamaj programoj, ŝajnoj, ktp. Ĉiuj estas Linux, sed kun malsamaj "interpretoj". Ĉi tio ne estas evidenta elekto kaj nun mi vere ne povas helpi vin (fakte, multaj homoj ŝatas diskuti pri tio ke siaj distribuoj estas la plej bonaj). Tamen, jen la kvar plej famaj distribuoj, orditaj de distrowatch.com:

Kiam vi elektis distribuon, elŝutu la ekzaktan kopion de la KD kaj registru ĝin en malplenan KD-n. Se vi ne estas certa kiel fari ĉi tion aŭ vi preferas pagi iom da dolaroj aĉetante plenan KD-n, vi povas provi EasyLinuxCDs.com, ili havas tre bonan reputacion. Nun metu la KD-n en vian KD-ilon kaj restartigu. Via komputilo devus starti uzante la KD-n; se ĝi ne faras tion, la agordo de via BIOS estas malĝusta (vidu la sekcion "Provu Linux").

Post tio, vi nur devas sekvi la instrukciojn sur la ekrano: multfoje ili estas tre simplaj kaj facilaj!

Havu feliĉan tempon per Linux!